Lauro de Freitas | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lauro de Freitas | |||
Lando | Brazilo | ||
---|---|---|---|
Subŝtato | Bahio | ||
Mezoregiono | Metropolitana de Salvador | ||
Mikroregiono | Salvador | ||
Situo | urba centro | ||
- koordinatoj | 12° 53′ 38″ S 38° 19′ 37″ U / 12.89389 °S, 38.32694 °U (mapo) | ||
Areo | 59,905 km² (5 990,5 ha) | ||
Loĝantaro | 163 449 (2010) | ||
Denseco | 2 728,47 loĝ./km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
Poŝtkodo | 42700-000 | ||
Situo ene de Bahio
| |||
Situo ene de Brazilo
| |||
Vikimedia Komunejo: Lauro de Freitas | |||
Retpaĝo: http://www.laurodefreitas.ba.gov.br | |||
Portalo pri Brazilo |
Lauro de Freitas [laŭrodefrejtaz] estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 163.449 loĝantojn en 2010 [1].
Tie estis unue indiĝena vilaĝo nomata "Morro dos Pirambás", poste fondiĝis misiejo "Santo Amaro de Ipitanga" en 1552 sub influo de Francisco Garcia D'Ávila. Dum jarcentoj, la vilaĝo vivis per plantado de sukerkano kaj fabrikado de sukero. En 1930 franca aviadilkompanio Latécoére konstruis tie flughavenon. En 1950 mortis Lauro de Freitas je aviadilfalo, kaj oni ŝanĝis la nomon de la urbo por omaĝi lin. La municipo tre suferas per ekologiaj problemoj, kiel malpuraj plaĝoj, troa fiŝkaptado, kaj industria poluo. Tie mortis Leopoldo Knoedt en 2000.